Ludwig Thoma | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ludwig Thoma | |||||
Naskiĝo | 21-an de januaro 1867 en Oberammergau | ||||
Morto | 26-an de aŭgusto 1921 (54-jaraĝa) en Tegernsee | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Stomaka kancero vd | ||||
Tombo | Rottach-Egern vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Wilhelmsgymnasium (en) vd | ||||
Partio | Germana Patriopartio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Max Thoma (en) vd | ||||
Gefratoj | Max Thoma (en) vd | ||||
Parencoj | Franz Thoma (en) (avo) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Peter Schlemil vd | ||||
Okupo | verkisto poeto-juristo poeto dramaturgo ĵurnalisto advokato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ludwig THOMA [ludvig toma] (naskiĝis la 21-an de januaro, 1867, mortis la 26-an de aŭgusto, 1921) estis germana verkisto.
Ludwig Thoma naskiĝis en Oberammergau, studis forstsciencon en Aschaffenburg kaj juron en München kaj Erlangen. Poste li laboris kiel advokato, sed en la jaro 1899 li forlasis tiun ĉi karieron kaj fariĝis redaktoro de la satira revuo Simplicissimus. Ekde 1907 li kune kun Hermann Hesse redaktis la revuon März kaj ekde 1911 li vivtenis sin kiel libera verkisto.
En siaj verkoj li priskribis la vivon de la bavaraj kamparanoj. Kvankam li moke kritikis filistrecon, hipokritecon kaj burokration, li ekde 1914 ŝanĝis sian politikan sintenon kaj montris pli kaj pli naciismajn, kontraŭdemokratiajn opiniojn.
Ludwig Thoma mortis en la bavara urbeto Rottach (nuntempe: Rottach-Egern).